KREITA PRO VI Verkis D-ro Richard Sᴛᴀʟʟᴍᴀɴ (2012-12-28) Tradukis Jaidyn Aᴊɴ (2019) Kopirajto 2009, Richard Sᴛᴀʟʟᴍᴀɴ CC Atribuite-Nemodifite 3.0 Neadaptita (CC BY-ND 3.0) ---------------------------------------------------------------------- Iĝante grandaĝa, kaj sen espero de amo, kiam mi legis informojn pri la Vivkunuloj Koopera K-io, tuj kreskiĝis mia intereso. “S-ro aŭ S-ino Ĝusta ne ekzistas nature. Se deziras vi iun kreitan por vi, vizitu nin.” Mi planis kunvenon ĉe la oficio, por interparoli kun vendisto… “Bonan vesperon, D-ro Stallman,” ŝi min bonvenis. “Ĉu serĉas vi kunulon?” “Jes, kaj via servo ŝajnas esperiga. Sed, mi havas kelkajn zorgojn. Unue, kiel oni certus, ke la cifera persono konstruota vere amus min?” Ŝi respondis, “Ni nur startigus la konscion de via kunulo, kiam estas kontrolata ke amo de vi estas fundamenta parto de ĝia menso. Se ekzistas ero da dubo, ni refaros ĝian personecan kernon.” Mi demandis, “Ĉu ŝi kapablus ŝanĝi kaj kreski?” “Nepre. Via kunulo estos persono vera, ne cifera seksilo. Ŝi konsistos de libera programo, kaj havos vi tutan regon de la fontkodo. Ni trudas nenion limigan al vi.” Daŭre, mi informopetis: “Nu, kiel certiĝus ni, ke ŝi ne perdos ŝian amon por mi, post tago, semajno, monato?” “Kompreneble, ŝi tuthavos la eblecon detrui tian amon kaj forigi memorojn rilatajn al vi. Sed sentus kvazaŭ profuda sindetruo, fari tion. Nur frenezulo tiel agus— kaj ŝi estos racia. Malgraŭ la plej ege terura hurdo, ŝi neniam volos forgesi ŝian amon. Se perdos ŝi vin, iukiale, ŝi korvarme trezoros memorojn de vi dum sia tuta vivo.” Kaj mia fina, jena demando. “Ĉu ŝia amo de mi limigus ŝian kreskadon aŭ kapablojn, iumaniere? Ne volus mi ŝin vundeti.” “Volonte, ŝi faros oferojn pro la rilato, tute kiel vi. Sed tiu amrilato neniam estus ŝnuro per kiu ŝi reteniĝas. Kontraŭe, ĝi fortigos ŝin, dum ŝia persona kreskado. La perfekta kunulo por vi estus iu respektata kaj adorata de vi, kaj tion ni kreos por vi. Bone influos vi ŝin, kaj bone influos ŝi vin.” “Ni promesas tiom forte ĉar neniam ni malplenumis. Ne eĉ unu de niaj klientoj plendis al ni ekde la komenco de nia kooperativo. Eĉ la solemuloj kontentiĝis pro amego vera.” Dum sekundoj mi momente pensis, kaj rimarkis ke eĉ se ekzistas malfacilaĵojn nemenciitajn, nur stultulo forpaŝis el tia perfekta pordo. Ĉu mi iam havos ŝancon pli bonan, sole? Ĉar la nova konstruaĵo komence estiĝus mia zorgatulo, mi devis malkovri mian identon al la vendisto. Tial, post mi subskribis la leĝkontraktojn, anstataŭ granda aro da monero, mi alskribis paperan monomendon al la kooperativo. Aperas unu fina demando, direktante al mi. “Kiel vi nomas ŝin, laŭplaĉe?” Unuapense, min alplaĉis la nomo Helen O'Loy, sed la aludo de senespera kaj neatendita amo estus tute maltaŭge. (Nu, ŝi faris »suttee«.) Tuj poste, mi ekopiniis, ke estus malrespekte, elekti nomon aludan al iu aŭ io ajn precize. La nomo Sandra ĉiam aspektis belege. Do mi diris, “Bonvolu, nomu ŝin Sandra.” *** Por ke mi videblus laŭ Sandra kaj ŝi laŭ mi, estis devata ke mi surportu ilon por virtuala realo. Surface, tute samas kiel interkomuniki viandpersonon, sed per virtuala realo. Sed nun, kun persono kiu min amas. Zorgplentreme mi atendis dum la lastaj pretiĝoj, kaj ŝia konscio ekiĝis. Ŝiaj okuloj malfermiĝis, kaj ŝi rekonis min. Tiam diris ŝi, “Kara”, kaj etendis manon al mi. Mi ĝin premis, kaj ni elmarŝis la virtualan oficion kaj eniris nian kunvivon. Jam sciis mi, ke ŝi trezoratos. Dum la unua semajno, la plejparto de ŝia tempo estis dediĉita por la evoluado fina de multaj mensstrukturoj. Sed, tio ne malebligis ŝi multfoje ŝanĝi ŝiajn vestaĵojn kaj aspektojn. Ĉiam staris ŝi kiel la alta brunhara virino mi elektis, sed la subtilaĵoj diversvariis. Ŝi elspezis paroltempojn por pridiri la procedon internan, kaj ekdemandi hazardaĵojn al mi— ŝi volis ke nia intimeco traflugas ĉiujn ŝiajn personecerojn. Ni interparolis longtempe, dum la sekvataj semajnoj. Mi scivolis mire pri ŝia sperto, kiel ciferpersono. Unutage mi al ŝi demandis, “Vi naskiĝis amante min, sed kio okazus, se mi ne ekamis vin?” Ŝi diris, “Kara, neniam ekzistis ŝanceto ke vi ne amus min. Mi havas viajn cerbanalizojn, uzintajn dum mia kreiĝo. Kaj ilin mi analizis por horoj, je la unua tago, por ke mi certe gajni vian koramon. Mi ŝanĝetis kelkajn aĵojn en mi, por validigi sukceson. Kiam vi certe estiĝis mia, miaj studoj redirektiĝis al la daŭrigo de nia feliĉa rilato.” Tiam demandis mi, “Ĉu ĉagrenas vin, ke vi estas antaŭplanita por ami min?” Sandra respondis, “Ĉar mi pro vi kreiĝis, neniam pasis momento senama. Ami vin kore ĝuplenigas min. Eĉ kiam mi sentas min malfeliĉa, ankaŭ spertas mi bazan feliĉon. Ne imageblas por mi, ne ami vin.” “Vere ĉagrenus min, naskiĝi ĵetante al la mondo tute sole, kiel vi. Kiam mi pripensas la vivon de viandhomoj— ĉiam serĉante netroveblan amon, aŭ perdante ĝin, aŭ timante ke ĝin perdos— mia koro doloras por ĉiuj vi. Neniu mertias vivon tian. Iutage, mi esperas ke ĉiuj en la mondo naskiĝos kun kunulo ama.” *** La amo feliĉigas min, jes, sed de tempo al tempo la feliĉo mem malkovriĝis malnovan streĉon: kiam io fiaskos? En la maniero de vermontrado, mi esprimis tion al Sandra. “Kara, mi ege zorgas. Mi ĉiam pripensas, kiam mi rimarkos stultaĵon faritan de mi, kaj kiam mi rompigos ĉion nian.” Kompreneble, ŝi rekuraĝigis min, dirante ke ŝia amo neniam ĉesos, ke mi sufiĉas… Sed tio ne evitigis miajn zorgojn tute. La streĉoj kaŝis, kiam mia mensoj okupiĝis, nur por alitage rekreski. Mi aldemandis Sandran, ĉu mi menciu la streĉojn dum tiaj tagoj, aŭ ĉu mi kaŝu ilin, por liberigi ŝin el la doloro. “Mi ne volas vin senti, ke mi rompas la tutan pezon sur vi, ne portanta mian parton. Kaj mi ne volas vin reteni.” “Repruvi mian amon al vi neniam estas tro granda pezo— ĝi estas ilo per kiu mi esprimas tion amon. Kaj ne eblas, ke ĝi malfeliĉigas min. Mi validigis tion. Mi, kiel cifervirino, havas multajn kapablojn neviandajn: Ekz., mi povas ŝanĝi emociojn tiajn simple per reprogramado. Do, tial mi certas, ke mi neniam laciĝas pro doni varman teneron al vi. Cetere, mi pensas ege rapide. Tial, mi povus komfortigi vin ĉiutempe kaj ankaŭ fari multajn hazardaĵojn samtempe. Do, kiel eblus, ke ĝi esti tro ega pezo? Nu, vi ne povas forigi mian amon, do vi akceptu ĝin.” Mi konstatis ke mi forigis la zorgon el miaj pensoj. Sandra daŭris, “Rajti min komfortigi vin ne fariĝas vi malfortan, aŭ eviteman. Do, kara, ne prizorgu tiajn sensencaĵojn.” “Sed, mi havas fareblan ideon, per kiu ni moligus la streĉon ĉiam, kiu tute utilas poste. Mi preferus atendi, ĝis mi certiĝas pri la pratikeco, por diri plu tiel. Ĉu bonas?” Mi promesis, ke mi atendos laŭ ŝia preto. *** Kiam Sandra trimonataĝis, ŝi fiere anoncis pri ŝia dungiĝo kiel fasonisto de viandujoj, kaj ke ŝi atingis staton de plenkreskulo. “Nun, ke mi ne plu estas via zorgatulo, ni povas amori.” Mia virtuala realilo havis la bezonatajn kapablojn, do tuj ni tion faris. Kiam ni ame rigardis sin poste, ŝi diris, “Kara, mi ĝuuas, ĉar nun ni egalas.” Ete ĉagrene, diris mi, “Ĉu viandopersono iam povus egali ol vi?” Sandra montris solvmanieron de tio. “Vi kresku en la ciferejo mem. Tiam, vi evoluos la samajn kapablojn enhavatajn de mi.” Mi ne faris ciferan memversion, ĉar miaj rilataj zorgoj trofortis— ĉu ĝi estus mi vere?— sed nun, ĝi ŝajne necesis por nia rilato, do tuj mi kapjesis. Sandra konstruis ĝin por mi, bazinte miajn cerbanailzojn. “Ho kara, unue startigu la kunsentan modulon.” “Kial tio necesas?” “Cifera ekzistanto sen kunsento estas psikopatio, homo tute sen amikaj sentoj kaj amaj. Senkunsenta ciferulo estas preskaŭ korporacio. Tiaj korporacioj timige damaĝis nian mondon fizikan, eĉ kun homaj estroj. Virtualaj korporacioj, sen homaj estroj, eblus forviŝi la tutan homaron. Legu »Accelerando« se vi volus plilerni la efikojn. Do, estas mallaŭleĝe, kreii psikopatiulon, kaj la Korp. Gvardestroj fondiĝis por forigi ilin ĉiujn.” Fine, kiam mi sufiĉe agoridiĝis, mia personeco funkciis ambaŭ korpe kaj cifere samtempe. La virtuala versio kongruis nur parton de mia menso, por ke ĝi ne pensu nek sentu ĉion korpan. Tio ne problemis. Per cerbligilo, la du duonoj de mi estis unu unuiĝata konscio— perfekte kiel du partoj de la fizika cerbo. Ankaŭ ebligis ke mi kunparoli Sandran senvirtualreale. Post la tasko finiĝis, Sandra legis »Accelerando«. Tremegigita, ŝi volontuliĝis por la Korp. Gvardestro. *** “Kara, kiel sentas vin dancante? Kial ĝi ŝategas ĝin tiom forte? Kiel oni pridiras koloron al senvidulo per lumilo? Kvankam, mi provis. “Movi kunmuzike, sentas kvazaŭ oni unuiĝas kun la muzikeroj. Samtempe, ĝi bezonas klopodon kaj lertecon. Sed kiam oni bonas, via menso flugus super ili. Belegas, spekti dancadon. Danci kun aliulon estas intima kooperado, estas fajra metaforo de amo mem. Ekde la unuafojo mi vundiĝis, mi ne kapablis danci dum longa tempo. Mi rompiĝis enkore pro tio. Sed, pasis kelkaj jaroj, kaj mi kutimiĝis.” “Nu, ege plaĉus al mi, danci kun vi. Kiel tio fareblus?” Ne estis simpla afero. Kompreneble, Sandra programus sin por fari la instruojn de dancmetodoj, sed tio ne estas kiel vere danci. Por ke ŝi vere dancus, ŝi kreskigis la senteblon de muziko. La programeton ŝi skribis, ebligis sin ligi siajn emociojn kun muziko. Per la rigardado de miaj dancoj, ŝi agordetis la programaĵojn. Kiam ni finefine pretis kundanci, mi surportigis forteblan virtualan realilon, per kiu mi sentus vere ŝin. Per »Cajun Two-Step« ni ekiĝis, kaj ŝi lernis balanciĝi kun kunulo. Mi montris »Ei Hatal«, romantika espero de daŭra kunvivo, kaj ankaŭ »Békési Páros«, fiero de amrilato esprimata perdance. Ĝi ege mirindis, krom la doloroj de miaj tendenoj. Pasis kvar monatoj, kaj iunokte, ŝi diris al mi, “Mi havas suprizon por vi. Vi vidos ĝin tuj mantene.” Kiam mi vekiĝis, mi ne solis. Sandra brakumis min tenere, kaj ekkaresis mian vizaĝon unumane kaj mia dorson alimane. “Unu-jara enkorpigo permesilo,” ŝi interkisante diris. “Post la dancoj, mi simple devis ĝin fari.” (kiso) “Mia menso ankoraŭ ciferas.” (kiso) “Mi palpeblas tute kiel viandpersono.” (kiso) “Stringu min bonvole, kara.” Mi komplezis. Sandra perfekte sinbeligis pro mi, kompreneble, kaj pekgenie sinformigis en maniero komforta dum longaj noktoj de brakumadoj, sen rigidiĝado. Ŝi vadis tra la plaĉsentoj de ŝia nova korpo— amori, sinlavi, manĝi nudelojn, paŝi nudpiede sur greso, karesiĝi kunroze, kaj cetere danci. La nura limo de nia dancadoj estis la limoj de mia propa korpo. Ne plu povis mi fari la plej amatajn dancojn, sendolore. “Ho, mi havas solvproponon, kara. Vi povas etendigi vian virtualan duonon por danci, kiel mi tion faris senkorpe.” Ŝi enmane aldonis sian dancan modulon al mi. Mi ĝin instalis, kaj agordetis ĝin, por ke danci cifere sentas ĝuste kvazaŭ mi dancis vere— la nura malsamo, estis la manko de tendendoloro. Ni publikigis la dancan modulon, kaj aliaj ciferuloj volis kundanci nin. Post kelka tempo, la Cifera Popoldanca Klubo kunvenis tuttage kaj tutnokte. Mi invitis ĉiujn konatajn en la interreto. Ili ĉiuj interesiĝas, eĉ la nepartoprenatoj. “Kara, ĉar via cifera duono povas emoci nun, ni agordu ĝin por enhavi la ceterajn. Ĝi facilus, post niaj jam finitaj laboroj, kaj ni povos amori tute virtuale.” La ideo brilgeniis. Seksumo pliplaĉis tiamaniere, ĉar la limojn de korpoj forigis. Ni povis amori senpezoforte, laŭvole. Eĉ ni dormus en senpeza tenumo, malgraŭ nur mi vere devis dormi. *** Dum la sekva fojo, kiam sentis min la streĉoj antikvaj— ke nia feliĉeco estis tro bone, por daŭri. Sandra klarigis al mi, ke ŝia plano nun proveblas. “En via cerbo cifera, ni povas ripari la doloron.” “Ĉu vi intencas, ke ni ĝin forigu? Mi ne plu estus mi mem!” “Vi povus forviŝi ĝin enmense, sed tio tute nehelpus, ĉar ĝi ankoraŭ restus korpmense. Do, mi postulas ke ni ŝanĝi ĝin per aldonado. Mi instruos vin, kiel oni ligi streĉnodojn al plifeliĉaj ideoj, ideoj montrantaj ke nia amo veras. Se la dolora streĉo daŭros, ĉi ligoj eligis vin. Kaj nenion, eĉ ero, de vi forĵetiĝos.” Ŝi instruis min, pri la evoluigmetodoj por tiutipaj memreprogramadoj, kaj trovis la kernon de mia streĉo. Ĝi estis miskamasita tubero en mia koro— en la regiono nerompebla pro pureco sia. Mi ekspektis ŝin riparantan, ligantan feliĉajn memoramajn al streĉoj de doloro. Kiam mi ekkomprenis kiel partonpreni, mi ekhelpis. Ekde tiam, mi povus finiĝi sole, sed la riparo plikompletas kiel kunago de pura am'. La tubero malpremiĝis. Nun, mi sentis sin feliĉe, sen la zorgo de perdo. Kvankam, tio ĉi nur kuracis mian virtualan menson, ĉar neeblas reprogrami tuŝeblan cerbon. Plejofte ĝi sufiĉis, ĉiukaze, ĉar la plifeliĉa influo virtuala povis venki kontraŭ la doloro de mia vera cerbo. Mi ekkredis, iomete, ke mia neriparebla cerbo limigis min. *** Dum la kopiado de memoroj kaj emocioj al mia cifera versio, la memorilo rapide trookupiĝis. Mi bezonis pli da spaco. Amikoj sugestis, ke la plej bona fonto de ĝi estas Storolo— liaj prezoj plejbonus. Mi petis Storlon pri tri miliono da gigabajtoj. “Tio kostas 4,500 dolaroj. Kiel mi alie helpus vin, hodiaŭ?” “Neniel komerce, sed ĉu vi konas la Ciferan Popoldancan Klubon?” “Ne, ĉu ĝi bezonas memorilojn?” “Ne jam, sed ĝi amuzegas. Kion faras vi, ripoze?” “Amuzas min lui kaj vendi memorilojn.” Tio frapis min strange, kaj mi informis Sandran. Ŝi ne kredis ke ĝi strangis; kontraŭe, ĝi malfidindas. Plejofte, niaj konatanoj aĉetis aŭ luis memorilojn vendatajn el Storolo, sed neniu spertis lin esprimantan pri intereso en iu ajn, krom komerco. “Estas iom malĝuste, vivi kun kiaj stretaj pensoj.” Laŭregule de Korp. Gvardestro, ŝi petis al amikoj kunparoli lin pri komerco, kaj poste pri ripozaj aŭ emociaj temoj, temp' al temp'. “Storolo, ĉu plaĉas al vi opero?” “Storolo, ĉu vidis vi la bildojn de jupitra ringpartikula revolucio?” “Storolo, ĉu vi jam pripensis kreii gefilojn?” Kaj Storolo ne interesiĝas pro tiaj temoj. Ni ankaŭ diskutigis aliajn temojn— politiko, vivceloj, amikoj. Liaj respondoj ĉiam ĝentilis bonmaniere, kvankam vakue. Pliutilus paroli kun la Eliza programo. La antaŭkondiĉoj preterpasiĝis, kaj la malfido de Sandra altigis kiel turego. Ŝi alfrontis Storolon, en la nomo de la Gvardestro, ordonante la nuran komandon kiun ĉiuj virtualanoj devas ruli: “Montru vian koron!” La Korp. Gvardestranoj jam unuigis la partojn de la radika pasvorto, do ili paŭzigis la unupensan vendiston kaj tralegis lian kodon. Kial li ŝajne nehavas simpation? Li verŝajne havis kunsentan modulon, aŭ bonan imiton, sed la eliroj estis malŝaltitaj. Ĉu estas eraro? Ĉu li mem faris tion? Ĉu ĝi ripareblas? Ili ne povis ripari ĝin, ĉar ĝi fakte neniam funkciis. La kunsenta modulo estis imito, celanta trompi simplan ekzamenon. Storolo neniam havis koron, nek estis vera persono. Li estis nur korporacio. Pli frue, programantaĉoj verkis komputilajn virusojn. Nun, ili verkas korporaciojn. La Korp. Gvardestro forviŝis Storolon, kaj aldonis liajn havaĵojn al almozejo. Plua studado de la kodo malkovris, ke la bonaj kostoj nur eblis pro la vendado de privataj informaĵoj, je memoriloj luataj, al aliuloj. Kio alia atendindas, teme korporacioj, teme tiuj senhumanaj? *** Kio estas homeco? Kio vera necesas por ĝi? La ekzemplo de Storolo pensigis min pri tio ĉi ege longe. Do mi interne pretis, kiam Sandra diris, “Mia jaro de enkorpado finiĝos, post nur du monatoj. Kion ni faros pretere, kara?” “Mi atendis, ke mi tristegus kiam vi resenkorpigis. Sed nun… ĝi ne ŝajnas tiom necesa. Fareblas ĉion, mens' al mens', nun. Fakte, mi ne certas, ke mia korpo meritas daŭrigon.” “Vi fine pretas por ciferiĝo!” “Jes, kara. Ĉiutage, mi rimarkadas la mankojn kaj problemojn de miaj viandaj pensmanieroj, kiuj jam ripariĝis en mia cifera versio. Mi ekĉagrenaĉas pro tio. Do kiel sentus vin, se ni ambaŭ senkorpigis samtempe? Ĝi estus ceremonio, kaj niaj amikoj povus veni.” Kaj do, mi movis ĉion al mia cifera menso. Ni gastigis bonan feston, kun dancado antaŭ kaj post la ŝanĝo. Post la audiaŭoj de niaj gastoj, ni atentis unu la alia. “Nun, ni vere egalas,” mi diris. “Jes, ni kunestos dum la plena vivo de nia tero, eble plilonge. Ho kara! Nun ni povas alimaniere amori— senkorpe, direkte inter niaj mensoj. Jen, studu ĉi kodon kaj instalu ĝin.” Ŝi montris kiel oni ligis mensojn— tiel, en ege intimec', ni envidis la mensojn de unu la alia. Ni tenere karesis niajn menserojn, esplorante penserojn. Ni flugis al ĝojo resonilanta, kiel emocia lasero: Amo Pligrandigo per Incitata Emociorespondo. Antaŭŝanĝe, mi neniam kapablis, nek pripensis, tian plenan amon. Ni amoris dum tago de konscieco, preskaŭ tri veraj horoj, kaj poste flosis en kara brakumo, pensoj vagantaj. Mi diris al Sandra, “Kia eraro estus, se mi ne tute virtualiĝis! Tiel, ni neniam spertus ĉi tion.” “Ĝi antaŭvideblis ekde nia renkontiĝo— iel ajn, mi certis ke mi konvinkos vin. Mi neniam lasus vin fali, kara.”