Preter Vim: hoj Kakoune!

2019-01-02T00:05:20-0600

Resume: Kakoune estas Esperanto, anime… malgraŭ ĝi ne subtenas Esperanton, mdr.

Se oni seriozas pri tekstredaktado, ri uzas unu de la jenaj elektoj, plejofte: Vim, Emacs, aŭ ido de ili. Kiu tipo de persono vere seriozas pri tekstredaktado? Homoj kun tro multe da libera tempo, programistoj, kaj verkistoj (Tamen argumenteblas, ke la lastaj samas al la unua, mdr). Kial tio estas la kazo? Tio estas duone kaŭzita pro demografio— tiutipaj homoj ofte uzas Unikson k Linukson, kaj la ĉefredaktiloj plejbone funkcias je tiuj sistemoj— kaj duone pro la naturo de la laboro mem— programistoj kaj aliaj malgraciaĉuloj norme uzadas la terminalon, kaj Emacs k Vim stelbrile funkcias terminale. Ankaŭ estas pro historio, certe— Emacs famiĝis en la ĝermaj jaroj de komputado, kaj Vi (kaj siaj idoj) famiĝis en la ĝermaj jaroj de Unikso.

Ankoraŭ restas du kialoj de la populareco de tiuj redaktilfamilioj: 1e, ili ŝparas klavarpremojn; kaj 2e, ili simple etendeblas. Oni povas fari kompleksajn operaciojn per nur kelkaj premoj (multoble malpli ol kutimaj redaktiloj!), kaj oni povas programi sian tekstredaktilon por fari ion ajn imagebla!

Simple spektu spertan homon uzante Vim'on aŭ Emacs'on, kaj vi tuj kompreniĝos, kiel rapide uzi ilin estas, ol aliaj redaktiloj.

Persone, mi uzis Vim'on, ĉar mi amas reĝiman redaktadon— laŭ mi, ĝi estas la plej kompetenta redaktmetodo!

Nu, kio fakte estas reĝima redaktado? Ordinare, kiam oni klakas teksteniron k poste premas klavon, ĝi estiĝas litero tajponta. Sed per reĝima redaktado, la komputilo ne antaŭsupozas, ke vi deziras tajpi— anstataŭe, ĝi rajtigas vin eniri komandojn por pliflekseblaj agoj; vi devas permane klarigi, ke vi intencas tajpi. Kaj, kiam ri finas la tajpadon, ri premas »ESC«, kaj foriras la tajpantan reĝimon. Tio ĉi ebligas plifacilajn agojn— kiel ekzemplo, por ke vi moviĝi tra dosiero, vi ne uzas la direktklavojn (tiuj, for de la literoj!): vi uzas ‘h’, ‘j’, ‘k’, kaj ‘l’ (je QWERTY). Kaj por forigi literon, vi ne premas »BACKSPACE«, vi nur premas »x«, aŭ »dd« por forigi tutan linion.

Oni tajpas en »tajpanta (enira) reĝimo«, kaj faras tiujn komandojn »normalreĝime«. Mi cedas, ke spertiĝi kun reĝima redaktilo bezonas kelkajn tagojn, por ke vi vere plirapidiĝi— sed la investo certe profitgajnos, honeste!

Nu, mi ne intencas multe plu priparoli Vim'on. Mi deziras direkti vin, Vim uzanto aŭ ne, al nova, interesa eksperimento: Kakoune.

Kakoune estas redaktilo, iomete simila al Vim— ĝi estas reĝima, oni movas per la ‘h’,‘j’,‘k’ kaj ‘l’ klavoj, plejparte la komandoj samas, kaj ĝi facile etendeblas. Sed Kakoune estas, laŭ la kreinto, lingvoscienca klopodo.

La komandoj de Vim uzas ago-subjektan »vortorderon«. Ekz., por forigi ĝis la komenco de la sekva vorto, vi tajpus »dw« (»d« signifante »forigi« kaj »w« »ĝis vortkomenco«).

En Kakoune, vi tajpus »wd« (samaj signifoj, mdr).

Tio ĉi probable ŝajnas kvazaŭ simpla, negrava ŝanĝo. Sed, ĝi montras la veran forton de Kakoune— kompleksa elektado.

Kiam vi tajpas la subjekto, tuj ĝi markiĝas. Tuj vi konas, kion vi faros komandon al. Kaj, antaŭ vi tajpas la agon, vi eblas etendi la elekton, aŭ ŝanĝi ĝin, ktp. Tio utilegas. Jen ekzemplo, de subjekto (plena linio, elektita per »x«).

Linio markita en Kakoune.

En kutimaj tekstredaktiloj, vi povas elekti pli da teksto per la premado de »SHIFT« kun movado— tio fareblas kun Kakoune, ankaŭ! Devas elekti unu pli litero? Neprobleme! Unu pli linio? »x SHIFT+k« (»k« signifante »supre«).

Kun Vim, vi ne elektas tiel facile; fakte, vi ege malofte elektos ion ajn, krom kompleksage. Sed en Kakoune, via verkado plenos je elektado, kaj tio malfermas pordegon de potenco.

En Kakoune, vi ankaŭ povas— fekege, tio ĉi estas eble ĝia plej impona kapablo— elekti per multaj skribmarkoj. Vi povas elekti kelkajn vortojn samtempe, por fari la saman agon al ĉiuj, kaj, kaj… hoj ve, simple rigardu jene!

Multaj elektoj en Kakoune— »vi« elektiĝas multfoje.
Elektita multmulte!

Kaj tiuj menciitaj »vi« vortoj anstataŭita.
Kaj jen simpla anstataŭigo.

Tio suprize utilegas! Por regulesprimoj (farontaj per »s«, sekvata per la esprimo) vi vidos ĉion elektatan, kaj povas redakti ilin vertempe. En Vim, por komparo, vi nur povas anstatŭigi tekston regulesprime per esprimo. Jen:

Vim'e, vi anstatŭigos »jajaja« al »hahaha« per »:s ‘jajaja/hahaha/g'«.

Kakoune'e, per »s jajaja« vi elektos ĉiujn »jajaja«'ojn, kaj poste vi faru ion ajn vi deziras. Ĝi estas ege pli potenca!


Vim kaj Kakoune povas fari ĉion, ambaŭe, sed la filozofioj malsamas. Unuvorte, tio de Vim estas, »kvietu«. De Kakoune, »montru!«

Kakoune montras ĉion faronte, kaj en ĉiuj fakoj de la redaktiloj montras kion vi povas fari. Ekzemple, kiam vi ektajpas komandon…

Oni tajpante komandon en Kakoune.
Programo en la angla? Fiaĉe, damninde!

Ĝi montras ĉiujn komandojn, kaj ankaŭ la sintakson de la nunan komandon!

Tio estas simpla fakero, sed ĝi estas apogo de la ĝenerala filozofio de Kakoune.


Nun, mi volas kompari Vim kaj Kakokune en unu plia fako: la komandoj.

Jen!

AgoVimKakoune
Iru al komenco de linio 0 gh
Iru al fino de linio $ gl
Iru al komenco de dosiero gg gk
Iru al fino de dosiero G gj
Iru al supro de fenestro H gt
Iru al centro de fenestro M gc
Iru al subo de fenestro L gb
Elekti ĝis fino de linio v$(SHIFT)gl
Elekti plenan linion Vx

Ĉu vi rimarkis la malsamaĵon? La komandoj de Vim estas, verŝajne, tute feke hazardaj; kaj tiuj de Kakoune estas koheraj k akordaj.

Por iru tra fenestron k dosieron Vim'e, vi premus tutajn apartajn klavojn— sed por Kakoune, vi premus la komandon »g« kaj poste la lokon. Kiel kohera estas la metodo de Kakoune!

La komandoj de Kak ĉiuj tielas, bele. Kaj la komandoj de Vim estas… teruraj. Jen tiuj de Kak, kaj tiuj de Vim (nu, tiuj de Vi; tamen Vi kaj Vim similas tiumaniere). Interkomparu ilin vi mem!


Mia kompreno estas, ke Kakoune samanimas al Esperanto. La vortfarado estas kohera kaj bela; Vim estas, ĉi metafore, la volapüka!

Mi ne postulas, ke Vim estas malbonan redaktilojn— oni povas akiri sperton en ĝi kaj rapide verki; sed ĝia malkohereco ne helpas la lernanton. Sed Kakoune, per ĝia simpleco kaj akordeco, helpas onian klopodon spertiĝi.

Se vi uzas Vim, simple provu Kakoune unutage, armata per malfermita menson— eble vi ĝin ŝatos!

… Nu, mi konstatus ke Kakoune havas gravegegegan mankon nehavantan de Vim: ĝi ne subtenas Esperanton. Kia tragedio, vere…! Fakte, ĝi ne subtenas multlingvojn, ne eĉ iome! Nur la angla uzeblas, kaj ne ekzistas intenco ĝustigi tiun eraron. Do, se vi ne konas l'anglan, mi forte bedaŭras: vi ne povas uzi bonan programan. Uzu Vim'on anstataŭe, ĝi sufiĉe similas! Eble, iutage, mi provos programi multlingvsubtenon por Kakoune… sed, nun, gi restos unulingvaĉe.


Comments / Komentoj

No comments yet / Neniu komento jam

Komentu per via ✦federuja✦ konto! Respondu:
Comment with your ✦fediverse✦ account! Reply to:

Ne jam/Not yet