Universalismo kaj fikciaj bestaĉoj

2019-07-15T22:05:32-0600

Kiam mi rigardas filmon enhavantan inteligentajn bestaĉojn, aŭ naturoaberaciojn, aperiĝas unu penso, kiu stiras mian pensmanieron dum la tuta filmo— la stranga, malordinarulo havas sencojn, emociojn, pensojn, kiel ni. Je la fino de la filmo, kiel ili kaj ni unuiĝus? Se ambaŭ flankoj ŝanĝis siajn rilatstrategiojn ete, ete, ĉu ni ne povus ĉiuj harmonii kune?

Oni povus fari akademian, sciencan studadon pri la montrado de aliuloj en filmo, kaj kion ĝi malkovras pri kulturo. Sed, mi ne estas tre lerta pri akademieco nek scienceco. Eble mi estas fora amiko de scienco, sed ne scienciisto mem.

Do, mi nur patosos, laŭ miaj stultaj emocioj kaj emoj. Certe ne estas kohera, entute, sed enhavas kelkajn ideetojn, kiuj eble iomete plaĉas al vi.


En »Arrietty, Kiu Prenu Pruntita« (2010, Ghibli), loĝas sur la mondo du tipoj de homoj: Kutimaj homoj kiel vi kaj mi, apud etetetaj homoj kiuj altas kiel musoj. La du popoloj vivas preskaŭ sen interkomuniko, kaj la hometoj traktas entute kaŝante, avertante kutimhomojn.

Dum la filmo, kreskiĝas amika rilato inter knabo kutimhoma kaj knabino hometa. Ili interkomprenas sin, tenas per siaj manoj »homan komprenon«! Se ĝi estas tenate en ili, kial ne en aliuloj? Homoj kaj hometoj povus loĝi klare, malkaŝa, kun amikaj sentoj! Per la plej belaj kaj gravaj pensiloj— empatio, komprenemo, logiko, materia kompreno— ĝi eblus!

Sed, la vidantoj estu plaĉanta, laŭ la filmo, kun nur eta aludo al tiu ĉi idealo, per la amikeco inter la du ĉefroluloj.

Bildo el »Arrietty, Kiu Prenu Pruntita«: la hometino staras
        sur folio, proksime al homo, kaj ambaŭ alirigardas.

Mi ne estis plaĉanta. Dum horoj poste, mi pripensis, kiel mondon, kun la du homaroj kunloĝantaj, estus? Kia bela afero, estus amo inter ili; kia interesa afero, estus la akiroj en scienco per la partnereco inter hometoj kaj homoj; kia interesa ideo, estus ili laborante en la sama oficejo, hometo tajpante eta, eta komputilo, kaj homo sur kutimgranda.

Sed, la potenca universalismo trafluas ne nur inter hometoj kaj homoj— la rilato inter ili (unu grupo kaŝanta, la alia grupo gardanta duone kaj kontraŭfrapema duone) ankaŭ estas je interspecaj rilatoj: rigardu, nun, »La Sekreto de NIMH« (inspirita pro la libro, »S-ino Frisbi kaj la Ratoj de NIMH«. Mi ne rigardis la filmon, sed legis la bazon, la libron.)

Ĝi enhavas popolon de ratoj, kiuj atingas malnaturan kvanton da inteligenteco. Ili estis eksperimentitaj, sed, per sia lerta planado, forkuris la sciencejo, kaj ekvivis fore, sinkaŝante. Anstataŭ vivi kiel nelertaj ratoj, ili konstruas propran societon, kun elektreco, legado, skribado, kaj aliaj homaj aferoj.

En »La Sekreto de NIMH«, ne ekzistas homa rolo. Nur estas, tioj de la ratoj. La jena estas sufiĉe malbone, sed en la sekva libro, aperas pligrava, tre komuna ideo.

Je »R-T, Margret, kaj la Ratoj de NIMH«, la rilato estas tute same— estas inteligentaj aberacioj, kiuj povus agi kaj senti tre home; kiuj povus ami, paroli, vivi apud homoj, sed, pro cirkonstancaro ne povas, ĉar tio estus danĝere. Sed, ankaŭ, en tiu ĉi verko, ekzistas homo(j), kiuj gardas la kaŝantan popolon.

La mesaĝo, sendita kiam nur Margret kaj R-T kunestas la ratoj? Oni devas esti specialia, kompreni aliuloj strangaj, aŭ devas esti naiva infano. La plejparto de homoj ne povus, neniam, fari tion— ĝi diras! Interkompreni ne estas emo en homoj, krom specialuloj. Jen mesaĝo. Mi tre volante fekas sur tiu mesaĝo!

Kaj »Reĝo Kong« (1933 ĝis la fino de tempo mem)! Eĉ pli terura! Nur estas iomete obskurita filmo, pri la tragedio de nigrulo kiu provis rilati kun blankuloj, sed ne povis— metafore. Laŭlitere, ĝi estis pri grandega simio, kiu kaptis virinon kaj kiu poste tragedie mortas. Mi nur pripensos la laŭliteran mesaĝon— ĉu la simio ne povus loĝi en granda herbejo, kun iom da homoj, kiu komunikus kun li? Li havis iom da sencon, li sentis, li pensis! Fek'! Multan fekon! Kondamnu, ĉiujn instigintajn lian morton!

En la timigfilmo »Ni« (2018, Universal), estas (ho, denove. Kian strangan karton l'sorto donis al ni, ĉu? :P) du tipoj de homoj. Unua, vivante sur la supro de la tero; ili spertas la varman sunon, ĝojajn ludojn, amojn, emojn… Dua, vivante sube, en la tero; ili ĉiuj estas spegulita el la homoj supraj. Po homo supra, estas homo sube, kiu estas ligita kun la suprahomo.

Fakte, la ligo estas tro forta, ke ofte, oni devas agi precize kiel sia propra suprahomo. Se la suprahomo dancas en stacio, subahomo dancas nevolante, senintence, en la malpuraj koridoroj de la subtero.

Sed, fine, la ligituloj rompas siajn katenojn, kaj aliras la surfaco— nun, ili sinreĝas! Ili, freneziĝita pro multaj jaroj en teruraj ĉirkaŭaĵoj kaj manko de sinreĝo, mortigas siajn proprajn suprahomojn. »Nun,« oni implica dirus, »estas nia tempo!«

Antaŭ la sangaj murdoj, unu knabineto (la suprahomo de la ĉefrolulo) renkontis sian subahomon. Ili renkontis, ne afable, sed time, timige; ili batalis.

Mi scivolas: kaj, se la suprahomo agis tenere al la aliulo? Aŭ, se la aliulo mem tiel? Ambaŭ estas homoj— la subahomoj eble estas (sorĉitaj?) strangaj, sed estas fizikajn homojn!

Kiel bone ĝi sentis por vi, kreskiĝu sub la sun'! Senti la venton, vidi la verdon! Vi premesaĉis ĝin. Ni estas homoj ankaŭ, kompreneble. Okuloj, dentoj, manoj, sangoj, precize kiel vi…

Ili, kiuj volus liberiĝi, vivi kun vento blovanta tra siaj hajroj… ĉu ne, iuvoje, povus kunvivi ambaŭ flankoj? La suprahomoj kaj la subahomoj?

Bildo el »Ni«: du knabinoj staras, ambaŭ alirigardante.
        Ili aspektas entute same, sed unu levas siajn manojn al la
        alia.

Tio ne okazis (eĉ, certe ne montras tion la filmo!), sed la opresatoj liberiĝis. Je la fino de la filmo, mi iomete ekopiniis, ke la »kontraŭroluloj« estis fakte bonaj homoj. Se nur unu flanko meritis vivon vigle, certe estas la subahomoj; se nur unu flanko povus vivi vigle tiel, sur la tero. Sed ne estis tiel. Bah, ve…

Fine, rigardu »Patenma Inversita« (2013, Rikka)— filmo kiu klare, malobskure esprimas la idealon, universalismon— ĝi eĉ enhavas Esperantan kanton! Estas belega filmo: ĝi ne subtenas la ideon, ke homoj necese estas terura, ke malsamaroj ne povas kunvivi. Ĝi ne forĵetis homan komprenon, nek konservas ĝin por »specialuloj«!

En tiu ĉi filmmondo, estas (… denove) du tipoj da homoj. Unu, kies gravito direktas supren. La alia, suben. (Sed, »suben« kaj »supren«, en tiu ĉi situacio, estas entute relativa afero!)

Unu grupo, fidanta ke la alia grupo estas pekema, kaj misdirektanta, opresas ilin, ktp. Vi jam konas tiajn rakontojn. Sed la forta malsameco, estas ke ĝi malkaŝe subtenas universalismon, idealo ofte ne esprimita je tiaj filmoj; ofte, la interna ideo de ili estas, ke homoj suĉas ovojn, kaj ne ekzistas espero por harmonio.

Ni ekinterkompreniĝas sin, kaj priparolis niajn proprajn mondojn. […] Ŝajnas, ke kun lia helpo, mi finfine aliros la vojon je mia celo. Mi dankas al mia amiko el alia mondo, kiu donis al mi kuraĝon. Ni estas unuiĝita. […] La celo, unuigi la homaron tute.

Bildo el »Patenma Inversita«, kun du homoj sidantaj; unu
        je la plafono, la alia je la planko.
Nun, kisu~ ♥

Nu, ni bezonas pli da filmoj tiel. Ni ne mankas cinkismo pri homanaturo, pri ekonomio, pri interrilatoj, ne mankas malbonsentoj pri renkontoj… Ni bezonas esperon, ke ni povas ŝangi aferojn kaj pensmaneriojn. Kio estas pensmanerio, krom atomoj?


Comments / Komentoj

No comments yet / Neniu komento jam

Komentu per via ✦federuja✦ konto! Respondu:
Comment with your ✦fediverse✦ account! Reply to:

Ne jam/Not yet