Nunaj projektoj

Aldonaj dosierecoj [xattr]

© ???; “GNU-tan” []

Miaopinie, aldonaj dosierecoj (alinome: xattr-oj) mojosegas, kaj plurmaniere utilas! Mi lamentas la nunan staton de la liberaj operaciumoj (BSD, LiGNUkso, ktp) rilate al xattr-oj: Ili apenaŭ utiliĝas, kaj estas ofte traktataj kiel flanka afero nesubtenenda.

Mi uzis Hajkon [Haiku] kiel mi ĉefa operaciumo dum du jaroj, kaj ĝi malkaŝis al mi la potencon kaj belecon de aldonaj ecoj. Hajko utiligas ilin tre ofte kaj diverse; en la dosierfoliumilo, kiel datumbazo, je dosierformoj ĝenerale: Kontaktdosiero? Estas malplena dosiero, kun ecoj pridatumaj. Retpostmesaĝo? Malplena dosiero, kun ecoj pridatumaj. RSS/Atom-abono? Malplena dosiero, kun… vi jam scias.

Celo mia estas uzi aldonajn dosierecojn ĉe miaj programoj plejofte laŭutile, por proksimigi la liberajn operaciumojn al Hajko — kaj tiel, al la oso! Aldonaj ecoj utiliĝu kaj vastiĝu! :D

Tiucele, mi skribis xattr-bibliotekon por la lingvo Koka Skimo, kaj faris RSS/Atom programon kiu utiligas aldonajn ecojn, feedsnake. Sed ekde mi skribis feedsnake, mi trovis programon RSS-an kiun mi nun preferas, sfeed.

chatd

© ???; “Gli @ Hagia Sophia” []*

»chatd« mi nomas daŭrantan projekton, fari ĝeneralan kaj protokolneŭtralan interfacon por babilaj programoj, iom kiel Pidgin kaj similaj. Jen mia revo: Iu ajn povu skribi simplan klientprogramon kiu povas kompreni informojn laŭ »chatd«-formo, kaj tiel povus sen plia peno nerekte subteni multajn protokolojn (XMPP, IRC, Matrikson); kaj iu ajn povu skribi simplan babilan klientdemonon por tiaj protokoloj, kiuj eligus informojn »chatd«-forme.

Servilo → Klientdemono → Klientprogramo

Ideale, programaro ĉi tia ebligu: Facilan skriptadon por la uzanto; egaltraktadon de protokoloj; koherecon; simplan kaj bone apartigitan kodon; neŭtralecon je programlingvoj (kliento povus esti, ekz., Python, kaj klientdemono povus esti, ekz., Ruby). Ĝuste nun, mia alcelata strukturo estas uzi JSON por komunikado inter klientoj kaj klientdemonoj; eligo de demono estu simpla tekstdosiero, enigo de ĝi estu FIFO (speciala dosiero), simile al ii. Tiucele, mi jam ekskribis klientdemonon IRC-an irc-chatd, bibliotekon IRC-an por Koka Skimo ircc, kaj klientprogramon `ii`-stilan (kiitd).

Je ĉi tiu frua paŝo de la projekto, mi plu analizas aliajn strebojn ĉi tiajn. Mi esploras pri Teleaptio [Telepathy] ĝuste nun. Laŭ tuja rigardeto, ŝajnas bona; onidire D-Bus (kiun ĝi postulas) iom malbonas, sed ne tenas mi fortan opinion pri tio. Eble mi nuligos ĝisnunan laboron, kaj ekfevoros pri Telepatio!

Datumportado

© Seseren , 2022 []*

Gravas al mi la kapablo elporti datumojn de programo kompreneblforme. Se oni, ekzemple, uzas babilprogramon, nepre facilu konserve elporti mesaĝojn al plata teksto (aŭ almenaŭ al dokumento HTML-a). Plifacilas traserĉi dosierojn rekte, kaj ofte oni ne povas fidi ke la servilo/protokolo konservos diskutojn. Je XMPP/Matrikso, okazas sufiĉe ofte ke ŝlosiloj perdiĝas, kaj tiel entute perdiĝas longaj, gravaj diskutoj. Pro ĉi tio, mi faras kelkajn skriptojn por eligi analizeble protokolojn kaj datumojn de iuj programoj kaj servoj: dino-chat-export, divercities_dl, wyrics, ktp.

Rimarkinde, estas ke la hipoteza »chatd« protokolo denature konserveblus, ĉar eligo (kaj do, babilprotokoloj) estus simple teksto. Simple JSON, facile-traktebla.

Retpoŝto

© ながユー @naga_U_, 2022 []

Ĉe la operaciumo Hajko, retpoŝtmesaĝo simple estas dosiero speciala, kun aldonaj dosierecoj enhavantaj la pridatumojn de la mesaĝo. Ĝia dosierfoliumilo, Spurilo [Tracker], estis farita prizorgi elstare bone tiujn aldonajn ecojn, kaj tiel montras retpoŝton tre bone. Kaj la Hajka retpoŝtmontra programo? Ĝi estas simpla sed bela.

Mi volas iom Hajkecigi la LiGNUksan retpoŝtan sperton, kaj tiucele mi prilaboris nautilus-maildir, aldonaĵo por la dosierfoliumiloj Nautilus/Caja/Nemo, kiu montras informojn pri retpoŝtmesaĝo per aldonaj eckolumnoj.


☠ Eksaj projektoj ☠

Hajkumado

© Haiku Project, Madia; 2007-2010; MIT

Laŭ antaŭa mencio, mi iam okupiĝadis je Hajko [Haiku], ĝia komunumo, kaj ĝia programaro. Ĝi estas sistemo tiel bela, tiel simpla, tiel evolua sed ankaŭ tiel unika (kaj etose kaj teĥnike). Sume, fek' al LiGNUkso, fi' al BSD, ve al la Naŭa Plano! Vivu Hajko!

Mi skribis kelkajn programetojn kaj skriptojn: Chat-O-Matic, Pogger, MediaMonitor, kaj tiel plu. Miaj ĉefaj aliaj kontribuoj estis al Kalendaro kaj TrackGit. La plej peza laboro kredeble estis Chat-O-Matic, kiun mi prilaboris pro la 2021 Google Somero de Kodo.

… sed, domaĝe, mi ekvolis reveni al la »reala virtualo«, kie LiGNUkso estas la vera konkuranto kontraŭ Vindozo kaj la Pomo, kie Fajrovulpo ruliĝas. Estas multaj etaĵoj kiuj mankas al mi de Hajko, sed ĉefe estas: Aldonaj dosierecoj, kohereco, fokuso je dosieroj, kaj manko de bona dosierfoliumilo. Plej preme ĝenas la lasta, kredeble.

coinsh.red

© jadedctrl, 2017; AGPLv3

Antaŭ Raddle (Reddit-eca diskutretejo) eksubtenis rekte bildoalŝutadon, troviĝis ke mankis al la komunumo taŭga bildoservo. La elektoj kiujn ni konis aŭ postulis tro da Ĝavoskripto, aŭ ne respektis privatecon, aŭ estis gastigataj de »faŝistoj«. Do, mi elektis fari mian propran servon simplan. Dum semajnfino, mi programis PHP-e insert-coin, la unuan version de coinsh.red. Ĝi estis mia unua projekto (laŭmemore?) PHP-a, kaj ĝi ne belis; sed ĝi funkciis.

Mi faris iujn plibonigojn kaj ŝanĝojn dum kelka tempo, ĝis mi renkontis IPFS-on, la disan reton kiu provas anstataŭigi HTTP-on. Tiam, mi faris novan version de la retejo per Komuna Lispo, kiu alŝutis ĉiun bildon al la reto IPFS-a: distribute-coin. Por fari tion, mi ankaŭ devis fari bibliotekon Komunlispan, cl-ipfs-api².

Je iu punkto, ekĝenis min administrado de la IPFS-servilo, kaj eksubtenis Raddle bildoalŝutadon, do mi malŝaltis alŝutkapablon. Sume, coinsh.red servas 93GB da dosieroj, kaj 18835 da URL mallongigoj.

LibertyBSD

© Spencer Jung, Estanislao Perez Rosso; 2015; CC BY-SA 4.0

LibertyBSD estis projekto, kiu strebis purigi OpenBSD-on al FSDG-aprobita kaj tutlibera operaciumo. Ĝi estis fondita de Riley Bᴀɪʀᴅ, kiu eldonis la unuan version je. Iam, mi ekgastigis la retejon de la projekto, kaj post Bᴀɪʀᴅ foriris, ankaŭ ekprizorgis novajn versiojn kunlaborante Einhard Lᴇɪᴄʜᴛꜰᴜß, Jimmybot, kaj alimiracle.

Post iuj eldonoj, troviĝis ke estis iuj gravaj kododosieroj nemenciantaj kopirajtan permisilon; laŭ la OpenBSD projekto, ĉi tio estas problemo ne, sed laŭ la GNU projekto (kaj FSDG-reguloj), estas implicite tiaj dosieroj malliberaj. Mankis al mi la necesa C-sperto kaj tempo ilin anstataŭigi sole, do mi arĥivigis la projekton. Ĝenerale, mi taksus mian tenadon de la projekto malbone; ĝi estis nek fidela sistemo nek regule ĝisdatigita.

Mi alte rekomendas la Hyperbolan projekton. Ili klopodas fari simile liberan BSD-sistemon, baze de la OpenBSD kerno. Ili prizorgas anstataŭigon de la senpermesilaj kododosieroj, kaj de kelkaj aliaj aferoj laŭ ilia teĥnika stilo. ^^