Dankoj

Dankon al Tirifto pro kaj longdaŭra provizado de konsiloj, lingvaj, stiloj, k alie; kaj ankaŭ pro la tre utila retfasonilo, per kiu mi faris tiun ĉi retejon.

La roza angulornamo kaj rektapartiga ornamo estas trovitaj ĉe OpenVerse kaj Flickr, alŝutite de CircaSassy je 2011. Ili verŝajne devenas specifan libron alŝutitan al la Reta Arĥivejo, »Tablolibro de tipospecoj, ĉirkaŭbildoj, ornamoj, mezuroj kaj tranĉoj: Listolibro de presmaŝinoj kaj presrimedoj«. Pro tio, ili estus sub la publika regno (libro tromalnova), krom la redaktoj de CircaSassy; tiel estas sub la CC BY 2.0.

Sub sama permesilo, je sama jaro, el sama libro, kaj de la sama redaktanto estas la branĉeta subangulornamo. Ĝi troviĝas ĉe OpenVerse kaj Flickr.

La floraj bildokadroj— kaj la blua kaj la ĉielarka— estas vekitaj de Jinterwas je 2010, kaj sekvas la CC BY 2.0. Ili troveblas ĉe OpenVerse kaj Flickr.

El nekonata aŭtoro estas la apartiga florornamo ĉe la ĉefpaĝo. Laŭ OpenVerse kaj ĝia fonto, RawPixel, ĝi estas publikigita sub la permesilo CC0.

El nekonata aŭtoro estas la desegnaĵo de Nagato Yuki, kiu uziĝas ĉe la angulornamo de la Afiŝo-paĝo. Tamen, la bildofonto estas tie ĉi, laŭ SauceNao, eĉ se ne plu ekzistas la paĝo. Se iu trovos, bv min sciigu!