Haiku + Esperanto

Esperanto programare

Esperanto estas iom adorata lingvo, inter liberemaj programistoj kaj komputemuloj. Surprize vasta maro da liberaj programoj estas tradukitaj esperante, pro la pena laboro de tradukemaj esperantistoj. Tiom kompleta estas tiu laboro, ke oni povus uzi operaciumon sole per Esperanto! Oni ne devus legi eĉ unu literon da iu nacia lingvo, dum ordinaraj taskoj!

Nu, bedaŭrinde, tio pli-malpli sole eblas je la LiGNUksaj operaciumoj (Debiano Parabolo, ktp), ĉar programoj ofte uzataj tie estas tradukitaj, inkz. sistemajn programojn kiel GNU coreutils. macOSVindozo, tamen, ne vere bone amikas esperanton, mankante subtenon je kaj sistemaj kaj oftaj programoj.

Hajko

Sed ni ne sole konsideru la famulojn! Ja ekzistas operaciumoj krom LiGNUkso, Vindozo, macOS, kaj eĉ la BSDoj. Iu, kiun mi opinias tre menciinda, estas Hajko (Haiku), kiu estas la postulo de la mortinta BeOS. Samas kelkaj partoj kaj aspektoj inter ĝi kaj aliaj operaciumoj modernaj, (ekz., ĝi uzas la saman ŝelon terminalan kiel uniksoj, GNU bash) sed ĝi tamen restas sendependa sume.

Ekrankopio de labortablo Hajka, kun implicitaj agordoj.
La Hajka labortablo, implicite.

Ekde du monatoj, mi uzadas Hajkon kiel mia ĉefa operaciumo, kaj tiom rapide ĝi min kaptis! La grafika programaro estas tre akorda stile k funkcie inter si, la programoj rapidas, kaj sufiĉe facilas preskaŭ ĉio grava. Mi plimulte amuziĝis uzante Hajkon dum du monatoj ol dum duondekjaro uzanta LiGNUkson! Ĝi estas nova, freŝeca sperto. Tamen, forgeseblas ke Hajko estas ne finita (je versio prova, beta); ĝi ja havas siajn mankojn, sendube, sed ĝia trakto de la grafika programaro tiom interesas, ke mi deziras ke ĉiu operaciumo sekvu ĝian ekzemplon! Kiam tiuj problemoj solviĝos, kaj la mankoj platiĝos, Hajko efektive perfektos.

Ekrankopio de mia Hajka labortablo.
Ekrankopio de mia Hajka labortablo, kun la Dracula etoso.

Esperanto

Tamen, ĝia Esperanto subteno okulfrape kaj bedaŭrinde nekompletas. Multaj bazaj programoj estas netradukitaj, kaj plejparte sistema teksto estas ankaŭ ne tradukita. Tamen! Mi ne diras ke ĝi tute ne subtenas esperanton! Fakte jam ekzistas komenco de traduko, klavaranĝo (vidu suben), kaj iuj programoj jam esperantas.

Do Hajko tenas en si la potencon iĝi bonega esperanta operaciumo! Kaj kun iom da helpo kaj laboro, ĝi sendube tiel estos! Mi proponus, ke vi provu instali Hajkon. Kaj, se vi ĝin ŝatus, ekhelpu! Por ektraduki Hajkon kaj programojn rilatajn, legu ĉi tiun paĝon, kaj aliĝu la retmesaĝliston por anonci vian intencon!

Konsiloj

Klavaranĝo

Se oni volas esperantumi je komputilo, plej gravas klavaranĝo. Kutime, esperantistoj uzus aŭ specife esperantan klavaranĝon aŭ specialan »kompon-klavon« kiu povigas onin tajpi specialajn literojn. Ekz., per kompon-klavo, oni tajpus eble ^c por tajpi ĉapelitan con, aŭ <3 por koro ♥.

Hajko subtenas ambaŭ tajpmanieroj, ĉar ekzistas jam esperanta klavaranĝo (vidu suben), kaj oni povas fari sian propran klavaranĝo.

La Esperanta klavaranĝo en la programo »Keymaps«.
La esperanta klavaranĝo en la programo Keymaps.

Mi ne ŝatas la aranĝan aliron, ĉar mi plejparte ne tajpas esperante, kaj ŝanĝi la klavaranĝon kiam ajn mi alternus inter lingvoj estus terura ĝeno. Do, mi preferemas al la dua metodo.

Vi povas redakti permane ajnan klavaranĝon de »Klavaranĝoj« Keymaps: simple elektu vian redaktotan aranĝon, kaj alklaku Dosiero…Konservi kiel… por meti ĝin dosieren. Mi konsilus, ke vi surlabortabligu ĝin. Nun, malfermu terminalon, kaj rulu la jenan ordonon:

$ keymap -o $KLAVARANĜO.txt -d $KLAVARANĜO

… anstataŭigante $KLAVARANĜO per la klavaranĝa dosiero, kiun vi konservis.

Poste, vi simple redaktu per tekstilo la dosieron $KLAVARANĜO.txt. Vi vidos, ke ĉiu linio estas en la formo Klavo Normala Majuskle Stire Majuskloŝalte Opt. Tie, Klavo estu la klavkodo; Normala estu la litero ordinare tajputa, Majuskle estu la litero tajputa dum premiĝas majuskla klavo (SHIFT), Stire estu la litero je stirklavo (CTRL), Majuskloŝalte je la ŝalta klavo (CAPSLOCK), kaj Opt je la menua/option klavo.

Por facila uzo, jen la literkodoj de la esperantaj literoj:

Litero Minuskle Majuskle
ĉ,Ĉ 0xc489 0xc488
ĝ,Ĝ 0xc49d 0xc49c
ĥ,Ĥ 0xc4a5 0xc4a4
ĵ,Ĵ 0xc4b5 0xc4b4
ŝ,Ŝ 0xc59d 0xc59c
ŭ,Ŭ 0xc5ad 0xc5ac

Finredaktinte vian aranĝon, rulu en terminalo:

$ keymap -o ~/config/settings/Keymap/ -c $KLAVARANĜO.txt

Kaj poste, vi povos elekti ĝin en la programo Keymaps!

Mi jam esperantigis la Usonan Internacian (US-International) klavaranĝo, per kiu tajpeblas, ekz, »ĉ« per OPT+c, »Ĉ« per OPT+C, ktp. Mia versio de US-International elŝulteblas tekstforme kaj en la uzebla kodformo. Simple enmetu la kodforman dosieron al ~/config/settings/Keymap/.

Aspekto

Kajjjjj ankaŭ, nerilate, se plaĉas al vi mia fasada haŭto aŭ se vi ŝatas la koloraron Drakulan, elŝulteblas mia agordo ĉi tie. Por instali la haŭton, instalu la programon thememanager, kaj metu la haŭton al ~/config/settings/UIThemes/. Poste, ĝi elekteblos en tiu programo »Haŭtadministrilo« Theme Manager. La signoformaro teksta estas Cozette. Por instali signoformaron, oni simple metu ĝin en ~/config/non-packaged/data/fonts/ kaj elektu per »Aspekto« Appearance.

Nu, ĉiuokaze, Hajko estas potencoplena sistemo. Do vi aliĝu tuj! :-)

Ĝisdatigoj


  1. Hodiaŭ, je 2024, Hajko estas fakte sufiĉe bone tradukita! Restas laboro, sendube — restas multaj tekstoĉenoj netradukitaj aŭ mistradukitaj — sed nun estas en multoble plibona stato, ol kiam mi verkis ĉi tiun afiŝon. Fakte, nur iuj monatoj post la verko, fervoriĝis komunumeto de samideanoj je tradukado, inkz. min.
  2. Ne plu plaĉas eĉ al mi tiu haŭto! Ĉu mi frenezis? Ne sole ĝi malhelas, sed ankaŭ ĝi malbelas! Ho, isa Ĵado, kiel vi travivis tian teruran guston kaj sangolarmajn okulojn?

💬 Comments

💬 Komentoj

Korren-Kerren korren.xwx.moe
@jadedctrl Mi estimas vin!
Mi volas demandi: ĉu en la terminalo de Haiku eblas krei aliasojn por anstataŭigi anglajn komandojn per Esperantajn?
Mi jam faris tion en mia Termukso :)
jadedctrl programo korektu_min jadedctrl.xwx.moe
@korren Ho, ĉu vi efektive? Tre interese, kiujn alinomojn vi uzas? todoroki_scivolas

Kaj jes, vi povus tutsame alinomi. Ĝi uzas GNU bash, ordinaran »ŝelon«! Iuj terminalprogramoj eĉ montrus la help- kaj pri-informojn en Esperanto, ĉar gnu programoj multaj estas tradukitaj!
Korren-Kerren korren.xwx.moe
@jadedctrl Jen la ekzemploj:
por elŝuti filmeton per yt-dlp en .mp4 mi kreis komandon "elŝuti-mp4".
Ankaŭ mi uzas "refreŝigi" kaj "ĝisdatigi" anstataŭ pkg update kaj pkg upgrade.
En Profanity (la XMPP-kliento) mi uzas "eniri" anstataŭ "connect Korren-Kerren" kaj "ĝis" anstataŭ "quit".
Terminalan klienton de Fediverso mi malfermas per "hup" anstataŭ "toot tui". Anstataŭ "toot post" mi entajpas "hupi".
jadedctrl programo korektu_min jadedctrl.xwx.moe
@korren haaa, belaj alinomoj; bonfarite! terminalo

mi scivolas, kiel aspektus sistemon plene alinomita…
`cp` (copy)→`kp` (kopii)?
`ls`(list) →`ls`(listigi)?
`mv` (move) →`mv` (movi)?

… eble ne devus tiom profunde fari. gutkato_hihias
Korren-Kerren korren.xwx.moe
@jadedctrl En multaj distribuaĵoj, Terminalo estas tradukita al diversaj lingvoj, sed dum la refreŝigo ankoraŭ necesas ŝanĝi la aranĝon al la angla kaj premi Y, eĉ se la terminalo demandas "Ĉu vi volas daŭrigi? J/n" aŭ "Хотите продолжить? Д/н". (Mi ne scias ĉu ĝi aprobas klavon Y en la germana aranĝo.)
Kara Terminalo, kial vi demandas, se "jes" en iu lingvo krom la angla estas "ne" por vi?

Komentu per via ✦federuja✦ konto! Respondu:

Comment with your ✦fediverse✦ account! Reply to:

https://jam.xwx.moe/notice/AcJ3403L5mDxT0NIBc