Mi estas dekore la arĥetipa, atendita tipo de stultaĉantino. Mi amas saltadon. Funkcisistema saltado? J-e-s, bonvolu. Struktursaltado? Klare. Retpoŝtadresa? Kompreneble! Retejnoma saltado? Fekege jes, s-ano!
Ehh, tio estas, mi tute ne estas tiel same ol antaŭe— dum tri jaroj, mi nure uzadas OpenBSD/LibertyBSD'on, kaj ankaŭ tiel ne foriris de FVWM2 kiel mia fenestra-kontrolanto. jadedctrl@teknik.io estas mia ĝismorta retpoŝtadreso, nun!
Kaj por retejnomoj, mi daŭre saltemas, iukiale. Inte, mi faris malbelaĉajn stultaĵojn— unue uzis mi jadedmeta.xyz, jadedmeta.net, kafejo.us, kaj eunichx.us— kaj probable eĉ plu, mi ne klare memoras!
Sed, mi kredas ke mi finfine trovis la stelbrilan, la perfektan, la tutĝustan retejnomon por mi! Ĝi etas, ĝi dolĉas, ĝi nur iomete dolorigas— xwx.moe!
Ej, ej, ej— rajtigu min memgardi. xwx estas bona tekstvizaĝ'. moe estas gaja nomo. Kaj tial, ĝi estas multoble plibone ol eunichx.us
Fek', eunichx.us havas »US« (hoj ve, mi ne estas naciisto! fek' al mia lando), kaj »eunichx« tute nesimple tajpeblas k voĉdireblas. Ĉiufoje mi provas done ĝin al aliuloj, mi ĉiam devas skribi ĝin surpajpere, mdr.
Sed xwx.moe, kia simpla nomo! Ne plu mi skribos per skribiloj tuŝeblaj, mi nur voĉos! Elegente, ĉu ne?
Nu, jen mia sciigo pri la nomŝango— mi ne kredas ke homoj vere vizitas ĉi retejon mdr, krom por Git'aj deponejoj, tamen mi sciigos ankoraŭ.
eunichx.us daŭrvivos ĝis 2020-12-18, kaj direktos homojn al la nova nomo, xwx.moe.
ĝis ĝis ĝis