🫀 Dankoj

Dankon al Tirifto pro kaj longdaŭra provizado de konsiloj, lingvaj, stiloj, k alie; kaj ankaŭ pro la tre utila retfasonilo, per kiu mi faris tiun ĉi retejon. Ankaŭ, certe vi vizitu lian retejon! Ĝi tiom belas, kaj havas tre plaĉajn rakontojn k interesajn eseojn. Esperante, mi rekomendus plej elstare »Bovo kaj balailo«, »Kunmetado estas simpla«, kaj »Nomoj por prisekse eksternormaj«. ^ ^

La flagoj de Esperanto kaj britujo, kiuj uziĝas ĉe la enirejo kaj la afiŝolisto, venas el la bilosignaro Emoji One. La Esperanta flago fakte estas redaktita flago de tongo 🇹🇴, ĉar ja ne ekzistas jam esperanta bildosigno efektiva! Nu, la tuta signoformaro estas sub la permesilo CC BY 4.0.

La roza angulornamo kaj rektapartiga ornamo estas trovitaj ĉe OpenVerse kaj Flickr, alŝutite de CircaSassy je 2011. Ili verŝajne devenas specifan libron alŝutitan al la Reta Arĥivejo, »Tablolibro de tipospecoj, ĉirkaŭbildoj, ornamoj, mezuroj kaj tranĉoj: Listolibro de presmaŝinoj kaj presrimedoj«. Pro tio, ili estus sub la publika regno (libro tromalnova), krom la redaktoj de CircaSassy; tiel estas sub la CC BY 2.0.

Sub sama permesilo, je sama jaro, el sama libro, kaj de la sama redaktanto estas la branĉeta subangulornamo. Ĝi troviĝas ĉe OpenVerse kaj Flickr.

La floraj bildokadroj — kaj la blua kaj la ĉielarka — estas vekitaj de Jinterwas je 2010, kaj sekvas la CC BY 2.0. Ili troveblas ĉe OpenVerse kaj Flickr.

El nekonata aŭtoro estas la apartiga florornamo ĉe la ĉefpaĝo. Laŭ OpenVerse kaj ĝia fonto, RawPixel, ĝi estas publikigita sub la permesilo CC0.

El nekonata aŭtoro estas la desegnaĵo de Nᴀɢᴀᴛᴏ Yuki (el »La deprimo de Sᴜᴢᴜᴍɪʏᴀ Haruhi«), kiu uziĝas ĉe la angulornamo de la Afiŝo-paĝo. Tamen, la bildofonto estas tie ĉi, laŭ SauceNao, eĉ se ne plu ekzistas la paĝo. Se iu trovos, bv min sciigu!

El alia nekonata aŭtoro estas la desegnaĵo de Kɪɴᴏᴍᴏᴛᴏ Sakura (el »Kardkaptisto Sakura«) uzita kiel mia retejo emblemeto. Se vi trovus la farinton de tiu ĉi ĉarmegan bildon, bv sciigu!