La profilbildo de jadedctrl; animea knabino kun konfuzita mieno.

xwx.moe

hejmo de jadedctrl

IRC jadedctrl
Matrikso ⓐjadedctrl:tedomum.net
XMPP jaidedimⓐdismail.de
Retpoŝto jadedctrlⓐposteo.net (GPG ⚿)
Federujo ⓐjadedctrlⓐjam.xwx.moe
Git hak.xwx.moe/jadedctrl
Darcs smeder.ee/~jadedctrl

Sal! Mi estas programisto kun onidire elstare bona gusto, teruraj okuloj, kaj malrapida cerbo! Sed ne gravas oniaj bazaj kapabloj— sole gravas la maniero per kiu oni utiligas ilin, ĉu ne? Almenaŭ tion mi elektas kredi!

Fojfoje, mi strebas superforti tiujn mankojn per umado ia. (Lament', lament'!) Jen, la fruktoj de tia penado! 🍇 🍉 🍑


jadedctrl programo korektu_min jadedctrl.xwx.moe

Mi volis fari firefox aldonaĵon aŭ retejon, kiu provizus ĉiun !kriŝparon de AnasAnasIro (DuckDuckGo 🦆) kiel ordinara serĉilo en onia retumilo. Tiel oni uzus kriŝparon ordinare, sed tio ne postulus serĉpeton al AnasAnasIro. gutkato_fiera

!kriŝparo estas vorto (kun afiksa »!«) kiun vi metas antaŭ la cetera teksto de via serĉomendo, por elekti specifan retejon serĉotan. Ekzemple:
»!weo Anaso« serĉus »Anaso« ĉe esperanta (eo) vikipedio (w).
»!fsd pleroma« serĉus la liberan programan datumbazon (FSD, Free Software Directory). gutkato_fingropafas

Taaaaamen, verŝajne la OpenSearch dosierformo ne subtenas antaŭagordon de la serĉvorto/!kriŝparo de serĉilo… domaĝe. gutkato_ĝengrimacas

Kaaaaaaj, la serĉa kodinterfaco de firefox k RetEtendaĵoj (WebExtensions) ne subtenas aldonon de nova serĉilo rekte de aldonaĵo dinamike. Dooo… anja_ploretas

Rezignotempo! gutkato_flucerba

#lang_eo #retumado #serĉado #anasanasiro #duckduckgo #programado

Tirifto korektu_min tirifto.xwx.moe

:gutkato_hura: La Konstitucia juĝejo de Ĉeĥujo ĵus nuligis leĝon, kiu devigis transseksulojn kastriĝi (per operacio) por leĝe ŝanĝi sian sekson! :flago_transseksuloj:

:gutkato_timsurprizita: Mi estis ŝokita, kiam mi ankaŭ kelka tempo sciiĝis pri ekzisto de tiom absurda leĝo. Sed mi ĝojas, ke ni nun faras unu plian paŝon al la idealo de libera socio.

:gutkato_teo: Espereble ni iam ankaŭ egalrajtigos kunecon de samseksaj duopoj kaj agnoskos kunecon de pliopoj.

#lang_eo #Ĉeĥujo #leĝoj #politiko #seksŝanĝo #TAS #TASuloj #transsekseco #transseksuloj

jadedctrl programo korektu_min jadedctrl.xwx.moe

Mi ĵus aldonis al mia retejo fluon de mia federuja konto! todoroki_adoras
La celo estas reklami aliajn interesajn personojn kaj retejojn (kaj eeeeeble iomete ŝajnigi mian retejon aktiva).

Tamen, ĉi tio sole estas la unua paŝo! Mi volas ankaŭ meti apud ĝi kunfandiĝon de Atom/RSS-fluoj el hejmo retejoj malgrandaj aŭ gravaj, kiujn mi ŝatas. (Se vi havas vian propran retejon, bv respondu kun la ligilo!) taneŝima_ĝojas

#lang_eo #retejo #reto #federujo federujo

Ekrankopio de retejo, «xwx.moe». Videblas ĉe ĝi centre kolumneto rulebla, kiu montras plurajn federujajn afiŝojn el uzantoj «anamuk», «danieruotakuboy», kaj «autumn64», inter aliaj.
ekrankopio.png
Ekrankopio de retejo, «xwx.moe». Videblas ĉe ĝi c…
Moniko (Autumn64 EO 🏳️‍⚧️) autumn_64.masto.host

Saluton al ĉiuj! Mi estas Mónica Gómez, esperantigite Moniko Gomez, kaj mi estas ankaŭ konata kiel "Autumn64". Mi estas esperantistino el Meksiko, kaj antaŭe mi estis uzanto de MiaVivo.net, sed mi forigis mian konton ĉar mi suferis de transfobio, do mi decidis (denove) malfermi konton ĉi tie.

Mi ne estas nova je la , sed mi esperas fari bonajn amikojn por diskonigi amuzaĵojn kaj interesajn aferojn esperante ĉi tie!