Novjaro k novnom

Samkiel multaj retemuloj marĝenemaj, mi havas la animon de rano. Resti en la sama loko dum pli ol unu minuto estas freneze peniga postulo. »Sendube,« mi pensas al mi, »eblas fari ĉi tion plibone! Mi simple devus refasoni ĉion!« Nedecidemo estas sapbaseno, kaj mi estas lavurso. T.e., plaĉegas al mi salti. Operaciuma saltado? Ho, sendube. Teĥnikara saltado? Klare, ke jes. Retpoŝtadresa saltado? Memkompreneble. Retejnoma saltado? Ho, s-ano, certe!

Nu, ĉiuokaze, mi estas multoble malpli saltema freŝjare ol mi historie estis. Dum tri jaroj, mi sole uzadis kiel operaciumon OpenBSDLibertyBSD, kaj dum tiu tempo restis ankaŭ ĉe FVWM2 kiel mia fenestrilo. Kaj poŝte, jadedctrl@teknik.io estos mia adreso ĝis la morto!​

Tamen, la saltvolo ankoraŭ viglas pri retnomoj. Mi trofoje pekis dum mia vivo, je nomado. jadedmeta.xyz, jadedmeta.net, kafejo.us, eunichx.us, ktp… Ĉu vere estas mia kulpo la saltemo? Kiu ne desaltus tiom aĉajn nomojn!

Dankinde, mi kredas ke mi finfine trovis la stelbrilan, la perfektan, la tutĝustan retnomon por mi! Ĝi etas, ĝi dolĉas, ĝi nur iomete ĉagrenindas: xwx.moe! xwx estas adorinda tekstmieno, kaj moe estas adorinda retnoma finaĵo tre taŭga por animeemulo. La logiko senmakulas! Kaj, nu, ĝi sendube plibonas ol eunich.us kiel nomo.

Unue, la finaĵo de eunichx.us iom strangas, ĉar ne vere temas pri usono iel rekte. Kaj due, eunichx.us estas malfacile elparolebla, freneze malfacile elparolebla! Ĉiufoje mi provas voĉe doni ĝin al aliulo, mi devas rezigni kaj simple skribi papere! Sed xwx.moe: Kia simpla nomo, ĉu ne? Ne plu devos min skribi, ĉar nun sufiĉos la voĉo! Ĉiuokaze, eunichx.us daŭre vivos ĝis , kaj plusendos homojn al la nova nomo, xwx.moe.

Do, jen mia averto pri la nomŝango. Mi ne kredas ke homoj vere vizitas ĉi tiun retejon (krom eble por Git-deponejoj), sed mi asekure avertas! Vizitu ekde nun git.xwx.moe!​

Klarigoj


  1. … nu, tio ne daŭris tre longe! Mi nun uzas novan poŝtadreson, ĉar Teknik domaĝe mortis jam antaŭ du jaroj. Ripozu pace, Teknik. Vi ĉiam daŭros en mia koro. =,w,=
  2. Jam delonge mi forpelis kion ajn mi eĉ gastigis ĉe git.xwx.moe (cgit, eble?). Mi starigis anstataŭe aperon de Forgejo ĉe hak.xwx.moe.

💬 Comments

💬 Komentoj

Nobody here but us chickens! 🐔

Neniu kometo jam! 🌠

Komentu per via ✦federuja✦ konto! Respondu:

Comment with your ✦fediverse✦ account! Reply to:

https://jam.xwx.moe/notice/AcJ35zWg1PmAPc2xUW